La Esperanta Kuirlibro

 

Saluton Esperantistoj de la mondo! Mia nomo estas Jamaztuka, kaj mi estas Esperantisto el Usono. Mi kredas ke kuirado estas unu el la plej bonaj reprezentadoj de kulturo, kaj ĝia konservado estas grava. Kuiri manĝon el alia loko aŭ tempo ebligas vi marŝi en la ŝuoj de la kuiristo. Tial mi komencas "La Esperanta Kuirlibro", kuirlibron de nefermita fontteksto al kiu povas kontribui ĉiu Esperantisto.

La retaj ligiloj malsupre havos la receptojn. Ili estas ordigitaj laŭ la manĝaĵo en la recepto.

Trinkaĵoj

Apetitigaĵoj

Supoj kaj Salatoj

Krompladoj

Antaŭmanĝaĵoj

Panoj

Desertoj

Diversaj Receptoj (Misc)

 

Jen kiel funkcios la kuirlibro. Por kontribui, bonvolu retpoŝti al mi ĉe nahte@yamasztuka.com kun la temo "La Esperanta Kuirlibro". En la mesaĝokorpo, bonvolu strukturi vian recepton tiel.

  1. Unue, la titolo. Jen la formato: "Titolo - Nomo, Lando". Nomo kaj lando estas laŭvolaj.
    1. Ekzemple, por recepto de Hamburger, mi submetus, "Hamburgero - Jamaztuka, Usono".
  2. Poste, priskribo de la recepto. Ĉi tio povas esti tiel longa aŭ mallonga kiel vi deziras. Bonvolu inkluzivi kian kategorion da manĝaĵoj la recepto priskribas. (apetitigaĵo, kromplado, trinkaĵo, ktp.)
  3. Poste, ingrediencoj. Bonvolu skribi liston de ingrediencoj per kuglopunktoj. Bonvolu skribi mezurojn en Metriko: gramoj, litroj, kaj Celsio.
    1. Por Usonanoj, bonvolu skribi la originalajn Usonajn mezurojn kun Metrika konvertiĝo antaŭe. Ekzemple, por la temperaturo 325°F, bonvolu skribi 165°C/325°F.
  4. Laste, instrukcioj. Bonvolu skribi numeritan liston de instrukcioj por prepari la manĝaĵon. Bonvolu uzi metrikajn mezurojn!

Tio estas ĉio por skribi ĉiun recepton. Ankaŭ, vi povas sendi bildojn se vi deziras.

Por ke la receptoj estu senkoste por ĉiuj esperantistoj, la receptoj estos skribitaj uzante la Creative Commons Attribution-NonCommercial 4.0 International permesilo. La permesilo certigas ke viaj receptoj estas senpagaj en la interreto, kaj ne povas esti venditaj aŭ viditaj sen atribuo. La celo estas ke Esperantistoj havu bibliotekon de senpagaj receptoj, kaj bonan lernilon por komencantoj. (Kiel mi!)

Dankon pro legado. Mi esperas legi viajn bongustajn receptojn baldaŭ. Ĝis revido!